|
|
Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto!
Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde novembro 2001 tiel estiĝis 94 046 artikoloj en la esperantlingva versio.
Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj ŝanĝoj. Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, kontrolu nian portalejon, kie estas listitaj ĉiuj temaj portaloj. Tiuj, kiuj taksas Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.
|
|
|
|
Artikolo de la semajno
Hejma kato (latine Felis silvestris f. catus) estas jam dum kelkaj jarcentoj hejma besto. De siaj antaŭuloj ĝi heredis eminentan aŭdkapablon kaj vidkapablon kaj perfekte akomoditan por ĉasado korpon. Ankoraŭ antaŭ nelonge la kato estis neforpripensebla parto de ĉiu provinca domo. Sed kun evoluo de civilizo estas de tiu ĉi provinca medio senĉese malpli multe kaj la kato perdas sian postenon de utila hejma besto. En urboj ĝi fariĝas pro siaj reprodukta kapablo kaj pro potencionala danĝero de kontaĝo de toksinoplasmozo kaj diversaj parazitoj nebonvenigata problemo. Aliflanke estas dank‘ al relativa nepretendema zorgeco kaj kapablo aldoni al loĝejo varmon de hejmo senĉese pli multe ŝatata hejma besto.
Legu la artikolon
Pasintaj artikoloj de la semajno : Charlotte Stuart, Birdumo, Sagao de Hrafnkell
|
|
|
Mondo aktuale
- 18-an de februaro: Gravaj parlamentaj elektoj en Pakistano.
- 3-an de februaro:
- 1-an de februaro:
- 31-an de januaro: En Istanbulo eksplodis metiejo, produktanta fajraĵojn. Mortis 17 personoj, multaj vundiĝis. Estas damaĝitaj domoj kaj aŭtoj.
- 30-an de januaro: Komenciĝis la fama karnavalo en Rio de Janeiro.
- 27-an de januaro:
- Suharto, iama prezidento-diktatoro de Indonezio, mortis.
- En Kalifornia hospitalo mortis usona esperantisto Don Harlow, fondinto de la Reta kolekto de Esperanto-literaturo.
- 26-an de januaro: Mortis George Habash, fondinto de PFLP.
- 23-an de januaro:
- Katastrofo de la armea aviadilo en Mirosławiec, Pollando. Mortis 20 homoj. Mortintoj estis altrangaj oficiroj. Prezidento Lech Kaczyński enkondukis en Pollando nacian funebran tempon.
- Hamas-aktivistoj eksplodigas fermurojn inter la Gaza-strio kaj Egiptio. Dekmiloj inundas la najbaran landon por aĉeti ĉion eblan, kion la israela blokado malpermesas liveri en la Gaza-strion.
- 22-an de januaro: Mortis Claude Piron (La funebra meso estos celebrita en la katolika kapelo en Gland VD, Svislando, la 25-an de januaro je la 16-a horo.)
- 21-an de januaro: Forpasis Marie Smith Jones, la lasta parolanto de la ejaka lingvo.
Arkivo de aktualaĵoj el ĉi tiu rubriko
Laŭ monatoj: januaro, decembro, novembro, oktobro, septembro, malnovaj
|
|
|
|
Ĉu vi scias ke ... ?
4 interesaj faktoj el relative novaj artikoloj
- John James Audubon (1785 — 1851) estis usona ornitologo, naturalisto, ĉasisto kaj pentristo. Li pentris, katalogis kaj priskribis la birdojn de Nordameriko.
- Lightning (anglalingvo por "fulmo") estas projekto de la grupo de Mozilla, kiu okupiĝas pri kalendaraj aplikaĵoj, kampo, en kiu ĝis nun Microsoft Outlook estas gvida. Kontraste al la aplikaĵo Mozilla Sunbird, Lightning ne estas determinita kiel memstara programo, sed kiel etendaĵo, kiu kompletigu la retpoŝtan programon Thunderbird pri kalendara funkcio. Esperanto-versio estas havebla.
- Ekron estas antikva urbo ĉe la marbordo de Palestino, kiu menciiĝas plurfoje en la torao.
- Neĝtabulado estas relative juna vintra sporto, kiu en la 1980-aj jaroj fariĝis konkurenco de la klasika skiado.
Faktoj el jam delonge ekzistantaj artikoloj
Arkivo de faktoj de tiu ĉi rubriko
|
|
|