Location via proxy:   HOME  
Still Stuck? Try Our Proxy Network  LegalSurf   OrkutPass    NewJumbo

Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ

Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro

Aranĝoj

Informoj pri viaj aranĝoj bonvolu sendi al informado@esperanto.sk.

Ĉe skej.esperanto.sk estas nur aranĝoj organizataj en Slovakio, aŭ aranĝoj prilaborataj ankaŭ kun slovakoj.
Tutmondan kalendaron vi trovos ĉe www.eventoj.hu


 
Ĝi jam estis!
Nomo:Poludnica
Ekde:2008-01-03
Ĝis:2008-01-06
Kie:Liptovský Ján
Priskribo:

Liptova Esperanto-klubo
invitas Vin
al la
XXVI-a ascendo sur montopinton Poludnica
kaj
renkontiĝo de vojaĝantoj

kiu okazos de la 3-a ĝis la 6-a de januaro 2008
en civito Liptovský Ján



Programo:

3-a de januaro (ĵaŭdo)
- alveno de la partoprenantoj ĝis la 16-a horo
- malfermo de la renkontiĝo kaj vespermanĝo
- agado de turistoj, biciklistoj kaj vojaĝantoj en la jaro 2007
- prelegoj pri vojaĝoj kaj pri E-aranĝoj


4-a de januaro (vendredo)
- matenmanĝo
- sportaj aktivecoj:
- skikurada (pieda) ekskurso en Kôprova valo,
- vizito de termalaj basenoj en Bešeňová, Tatralandia
- tagmanĝo
- eta fotoekspozicio (malfermo)
- prelegoj pri vojaĝoj kaj pri E-aranĝoj
- vespermanĝo

5-a de januaro (sabato)
- supreniro al montopinto Poludnica
- alternativo: vilaĝo Vlkolinec (Monda heredaĵo de UNESCO)
- banado en termala baseno, saŭno en L. Ján
- prelegoj
- amika kaj amuza vespero

6-a de januaro (dimanĉo)
- prelegoj pri ekonomia vojaĝado
- nuntempa Esperanto-movado
- foriro

Loĝado en civito Liptovský Ján en hotelo Poludnica kaj pensiono U Grečnera kostas por unu nokto kaj persono 215,- Sk en 2 kaj 3-litaj ĉambroj dum la partopreno de la tuta aranĝo. Por unu nokto kostas unu lito por unu persono 265,- Sk.

Manĝadon oni povas mendi en la hotelo Poludnica dum prezentado aŭ el propraj deponejoj.

Trafiko: per vagonaro al urbo Liptovský Mikuláš kaj de tie per aŭtobuso al Liptovský Ján (por interesiĝantoj ni sendos horaron).

Aliĝilojn bv. sendi ĝis la 20-a de decembro 2007:
Reta Aliĝilo

Partoprenkotizo: 50,- Sk por persono.

Prelegoj:

A. Vojaĝoj:
1. I. Morgošová – Japanio – Jokohamo kaj aliaj lokoj
2. R. Staňová – Japanio – Japanaj montoj
3. J. Vajs – Japanio – 92. UK
4. A. Holúbek – Solovecaj insuloj
5. R. Molnárová – Sarajevo
6. A. Urbanová – Sukcena vojo, IV. etapo
7. M. Minichová – Sukcena vojo, V. etapo
8. V. Obradovič kaj Ch. Eppler - Kongreso de EEU en Maribor
9. P. Baláž – Agosemajno
10. P. Holúbek – Kosovo
11. P. Baláž – ARKONES

B. Praktika vojaĝado:
M. Blahuš – Kiel ekonomie vojaĝi

C. El avinja skatoleto:
Mezslovakiaj renkontiĝoj

D. Novaj projektoj:
1. Biciklista vojaĝo – Mediteraneo
2. 93-a UK Roterdamo
3. 64-a IJK en Szombathely
4. Turisma kaj porvojaĝanta kalendaro por la jaro 2008

E. Filmo:
Ján Kuska kaj kol. – Sinsekveco


PS: dum la tuta aranĝo funkcios libroservo kun E-varoj


Informoj:
– J. Vajs +421 903 588 102, [email protected], [email protected]
– P. Baláž +421 902 203 369, [email protected]


Interesaj ttt-paĝoj:

* pri Liptova Esperanto-klubo (Esperante) http://www.lek.szm.sk/

* pri civito Liptovský Ján (slovake) http://www.liptovskyjan.sk/

* pri Liptov–regiono (Esperante) http://www.liptovtravel.com/esperanto/

* pri Hotelo Poludnica (slovake, angle, pole) http://www.hotelpoludnica.sk/

* pri Poludnica XXVa vidu http://www.lek.szm.sk/ rubrikon okazis kaj fotoalbumoj

* pri Poludnica XXIVa (Esperante kaj slovake)
- artikolo
- galerio

Organizanto:LEK

Your