Location via proxy:   HOME  
Still Stuck? Try Our Proxy Network  LegalSurf   OrkutPass    NewJumbo

Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ

Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro

Čiuj artikoloj


Libera folio
400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson
Informoj | 2008-01-28 | Nombro de aliroj: 34 | Pritakso: 2.00
En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado.
pli...

Paŭlo MOĴAJEV
La revuo Kontakto invitas kontribui al la numero, dediĉita al literaturo
Informoj | 2007-11-18 | Nombro de aliroj: 952
La legantoj de “Kontakto” estas invitataj paroli pri literaturo. Temas kaj pri la literaturo ĝenerale (historio, skoloj, problemoj), kaj pri apartaj literaturaj verkoj.
pli...

Libera Folio
Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj
Opinioj | 2007-10-23 | Nombro de aliroj: 915 | Pritakso: 2.00
En aŭgusto Libera Folio rakontis pri la granda foto-retejo Ipernity, kiu decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala. La gvidantoj de Ipernity volis, ke la Esperanto-versio estu surprizo por la granda publiko, kaj neniuj informoj pri ĝi aperis en la retejo antaŭ la oficiala lanĉo. Lige kun la lanĉo Esperanto estis menciita en la diverslingvaj gazetaraj komunikoj de Ipernity. Intervjuo de Libera Folio kun Christian Conti, unu el la ĉefoj de Ipernity, montras ke interalie troigita Vikipedia informo pri la kvanto de esperantistoj influis lian decidon aperigi la retejon ankaŭ en Esperanto.
pli...

Libera Folio
Fajrovulpo nun en Esperanto
Raportoj | 2007-10-02 | Nombro de aliroj: 992
La populara, libera retnaviga programo Firefox nun ekzistas ankaŭ en Esperanto. La unua versio de la traduko estis publikigita en la lasta semajno de septembro, sed la kompletigo kaj plibonigado de la esperanta versio daŭras. La esperanta traduko estas distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kompletigi ajnalingvan version de Firefox. "Mi mem instalis la tradukon, kaj nun uzas ĝin. Ĝenerale ĝi ŝajnas tre bone farita", opinias Bertilo Wennergren.
pli...

Yves Nevelsteen
Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio
Raportoj | 2007-09-26 | Nombro de aliroj: 1051 | Nombro de komentoj: 2 | Pritakso: 2.00
La esperanta Vikipedio estas kredeble la plej populara esperantlingva retejo en la mondo. Vikipedio estas reta enciklopedio, kiun redaktas volontuloj, kaj tial la kvalito de la artikoloj forte varias. Pro multaj fuŝaj artikoloj, iuj iamaj aktivuloj de la esperanta Vikipedio forlasis la tutan projekton. Aliaj plu laboras, klopodante vastigi la rondon de vikipediistoj, plibonigi la kvaliton de la artikoloj, kaj kreskigi ilian kvanton. Spite ilian diligentan laboron, Esperanto lastatempe glitis suben de la pintaj pozicioj en la statistiko de la diverslingvaj Vikipedioj. Ne nur pluraj naciaj lingvoj, sed eĉ la preskaŭ malaperinta planlingvo Volapuko nun havas pli da kapvortoj en Vikipedio ol Esperanto. Ni petis Yves Nevelsteen, unu el la aktivuloj de la esperanta Vikipedio esplori la aferon. Montriĝis, ke pri la nova atingo de Volapuko kulpas esperantista vikipediisto.
pli...

Peter Baláž
Slavoj, Esperanto, studado - sukcesa komenco de nova aranĝo
Raportoj | 2007-09-18 | Nombro de aliroj: 1159 | Pritakso: 3.00
Inter la 21-a kaj la 27-a de julio 2007 en la urbo Pribylina situanta lime al Tatroj en Slovakio okazis internacia junulara somera lernejo de Esperanto, kun la nomo „Slava Esperanto-Studado“ (SES).

pli...

Robert L. Read
“Team Esperanto” invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn
Raportoj | 2007-09-16 | Nombro de aliroj: 980 | Pritakso: 2.00
Projekto Gutenberg elektronike eldonas librojn tute senkoste kaj libere. Teamo de e-istoj enmetis librojn tie. Nun estas 29 haveblaj libroj. La projekto bezonas pli da helpantoj. Precipe, ni bezonas donacon de kopirajtoj de libroj verkita en Esperanto, por aldoni al la publia liberverkaro.
pli...

Libera Folio
Nova jubilea simbolo de UEA
Raportoj | 2007-09-09 | Nombro de aliroj: 1094
19 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 12 landoj partoprenis la konkurson pri simbolo por la 100-jariĝo de UEA, festota en 2008. Preskaŭ ĉiuj sendis pli ol unu proponon aŭ plurajn variantojn de sama propono. Deklarante la konkurson la Estraro de UEA deziris, ke la simbolo "emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj", kaj ke ĝi estu "elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike".
pli...

Libera Folio
Granda foto-retejo ekuzos Esperanton
Raportoj | 2007-09-09 | Nombro de aliroj: 975 | Pritakso: 1.00
La granda eŭropa foto-retejo Ipernity.com baldaŭ proponos siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La decido estis farita antaŭ kelkaj tagoj, kaj jam en oktobro oni esperas lanĉi la esperantlingvan fasadon de la servo. La esperantigon de Ipernity iniciatis Paul Peeraerts, kiu kune kun kelkaj aliaj esperantistoj proteste forlasis la foto-servon Flickr pro ĝia neglekto de homaj rajtoj en Ĉinio. Krom Esperanto, la servoj de Ipernity laŭ la nunaj planoj estos haveblaj ne nur en la franca kaj angla, kiel nun, sed ankaŭ en la germana, hispana, portugala kaj itala lingvoj.
pli...

Scott Starkey
Veni, Vidi, Viki!
Raportoj | 2007-09-02 | Nombro de aliroj: 1276 | Nombro de komentoj: 1 | Pritakso: 2.33
Mi estas redaktanto de la plej granda kaj diversa enciklopedio de la planedo. Kaj vi ankaŭ povas esti redaktanto de ĝi kun mi. La enciklopedio estas Vikipedio (Wikipedia) kiu estas interreta enciklopedio legebla en pli ol 250 lingvoj. Fakte, la Esperantlingva Vikipedio rangas kiel la 15-a plej granda Vikipedio inter aliaj naciaj lingvoj. Ĝi estas subtenata de multaj pasiaj verkantoj kiuj
faras multajn centojn da redaktoj ĉiutage. Pli ol 3.000 redaktantoj estas registritaj uzantoj de Esperanto-Vikipedio. Ni petas vian helpon kun nia nobla projekto.
pli...
Your