Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ

Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro
Ján VAJS
Poludnica internacia
Raportoj | 2006-03-10 | Nombro de aliroj: 3096

De la 5-a ĝis la 8-a de januaro 2006 okazis en Slovakio la 24-a renkontiĝo de esperantaj vojaĝantoj kaj supreniro al montopinto Poludnica (montaro Malaltaj Tatroj).

Ĝi estis la plej internacia el ĉiuj okazintaj, kun 73 vojaĝantoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Kroatio, Pollando kaj Slovakio. 44 el ili supreniris en bela suna vetero sur la pinton kaj pliamasigis Esperanto-obon (ŝtonan piramidon) per 34,5 kg da ŝtonoj el diversaj anguloj de la mondo. Al la plej interesaj apartenis ŝtonoj el Morta Maro, Bajkalo, rivero Lena, akvofaloj Igauazú, el Suda Afriko, montaro Velebit, el Čina muro ktp. La plej pezan alportis Vladimír Škuta – prezidanto de Liptova Esperanto-klubo. Ĝi pezis 7,47 kg kaj estis el monto Žuty kuk el Kroatio.

Ĉiutage de ĵaŭdo ĝis dimanĉo estis prezentataj prelegoj pri vojaĝoj. Tradicie ĉefaj punktoj de la prelegprogramo estis okazaĵoj kiuj rilatas al Esperanto. Krom prelegoj estis prezentitaj filmoj kun turisma temo.

Al akompana programo apartenis vizitoj de grotoj Libereco kaj Stanišovská, vizito de Slovaka muzeo de naturprotektado kaj speleologio, historia ekskurso tra turisma civito Liptovský Ján kaj ĝiaj varmaj mineralaj akvofontoj. Tuj post descendo el la montopinto granda parto de la partoprenantoj refreŝiĝis en baseno kaj saŭno.

(Transprenite el La Ondo de Esperanto 3/2006)

---

Vidu ankaŭ fotogalerion


Pritaksu la artikolon (1 = bonega, 5 = terura)
1 2 3 4 5

Artikolo estas ero de serio Poludnica:


Komentáre / Komentoj

*Meno / Nomo: Povinné údaje sú označené *
Devaj indicoj estas markitaj per *

Esperantské pismená môžete
zapisovať pomocou x:
Esperantajn literojn vi povas
skribi kun x:

Cx = Ĉ, Gx = Ĝ, Hx = Ĥ,
Jx = Ĵ, Sx = Ŝ, Ux = Ŭ, +x = x.

E-mail / Retpoŝtadreso:
Nadpis / Titolo:
*Text / Teksto:
Vyber VEĽKÉ písmená / Elektu MAJUSKLOJN (GRANDAJN literojn):
* gWoD

Your