OSIEK-Konferenco 98 en Triesto, Italio
|
Karaj Abonantoj, Ni bonvenigas artikolojn, kiuj prilumas por ni la vivon de niaj antaŭuloj, kiel tiu pri Dementi Staritsky. Gravas, ke ni omaĝe enarkivigu tiajn dokumentojn por ne perdi la spuron kaj inspiron de tiaj kuraĝuloj. Kia pli bona maniero ol en Esperanto-revuo, ĉu ne? Esplorado pri adekvata komputorolingvo daŭras; André Albault elskizis por ni la ĝisnunajn projektojn, kaj proponas solvon de la interkonfliktantaj eblecoj. Danke al William Simcock, ni povas pripensi kune kun George Orwell la signifon kaj efikon de unu el la elstaraj figuroj de nia epoko: Mahatma Gandhi. Lukizarra spuras por ni la sociajn ecojn de la homaro, kiuj kondukis nin al nia aktuala stato. Kaj de nun? Kolegino Nora Caragea proponis novan 'cerbo-tordan' ludon, do ni provu, ĉu ne? Dankon pro ĉia kunlaboro en 1997; klerecon kaj kuraĝon en 1998, Karaj fidelaj! K JAKOBO |
La Gazeto n.74 |
K |
LG-74 Enhavo |
|
LG-74 Enhavo |
LG-74 |