La Gazeto, kultura revuo en Esperanto eo - fr - en - it - nl

La Gazeto, kultura revuo en Esperanto


L
G
1
3
3

Karaj Amikoj,

Iun tagon Ulrich Lins proponis al LG artikolon de Jean Amouroux pri du aktivaj esperantistoj Georgo Salan kaj Gregoro Demidjuk; la unuan mi iom konis persone, la duan nur laŭnome. La artikolo aperis en LG121 de 15 decembro 2005. Tri monatojn poste - ja LG vojaĝas helike ĝis Siberio! - ni ricevis de Anatolo Gonĉarov longan retleteron (LG124) okaze de tiu artikolo; en ĝi li menciis iaman intervjuon kun Demidjuk surbendigitan de Detlev Blanke, kaj instigis nin al publikigo. Unu jaro pasis; mi fine ekkuraĝis demandi Detlev Blanke'n pri la sorto de tiu bendo. La sekvon vi legos sub la plumo de Detlev Blanke en ĉi tiu kajero.
Vi pli intime konatiĝos ankaŭ kun la laŭreatoj de OSIEK-Premio 2007: la paro Le Puil / LeQuint.
Eugene de Zilah flankenmetis siajn kutime eseajn "vortojn"; li elektis la rakontan ĝenron por prezenti trajtojn de la forgesita civilizacio (en LG112).
Do ne plu restis loko por leteroj, recenzoj, ludoj, nek por la jarfina indekso. Tiuj ĉi rubrikoj aperos en LG134. Ricevu plenan garbon da bondeziroj de LG-rondo por 2008.

Madeleine de ZILAH


ENHAVTABELO KAJ INDEKSOJ
Sen kadroj    Kun muziko
Listoj:  aŭtoroj   libroj   rubrikoj
Artikoloj ĉi tie legeblaj
novaj - ĉiuj


  'Legenda' IEK en Pazarĝik   el LG-132 p. 3   [Nia vivo]
Horst Vogt
  IEK, 14a - 23a de julio 2007, pri 'Mitoj kaj legendoj' en Pazarĝik, Bulgario.

  Linukso kiel malterorisma vojo al informadiko (pdf)   el LG-112 p. 16  
Federico Gobbo

  La milito de Trojo kaj la albana morokodo   el LG-102 p. 12   [Nia kulturo]
Ismail KADARE, el la albana tradukis Bardhyl SELIMI
  el Esĥilo - tiu granda perdinto de Ismail KADARE, eseo
  el la albana - prezento de Kadare kaj traduko el lia verko - fragmento (plena teksto en la revuo)

Serĉo en ĉi tiu TTTejo
Ekzaktan vorton

La Gazeto : mondkultura, esperantisma, sendependa
Senkultura homo estas sklava besto (Cicero')




© La Gazeto - 2007.12.15. Rimarkojn al TTT-red.
Your